BE:Lichtenberg/Wahlprogramm/Esperanto

Aus Piratenwiki Mirror
Zur Navigation springen Zur Suche springen

BE:Seite/auf

Balotprogramo Lichtenberg 2021

Vorlage:TOC links

Libera sendrata retejo

Ni Piratoj plue subtenos la konstruadon de libera sendrata retejo en la distrikto Lichtenberg. Tiu sur la teknologio de sendrata reto bazanta reto estas libera de ŝtataj kontrolo kaj cenzuro. Aldone, ĝi estas tempe senlime havebla. Liberaj sendrataj retejoj estas senkostaj por la uzantoj kaj tiel ebligas ankaŭ al sociale malutilataj tavoloj de la loĝantaro la partoprenon ĉe la reto. Publikaj konstruaĵoj kaj areoj servos kiel lokoj por la konforma infrastrukturo, kiun la distrikto disponos. Krome, ni volas instrui al ĉiuj Gelichtenberganoj kaj gastoj de la distrikto uzi tiun reton.


Turismo kaj kulturo

Ni subtenas tion, ke konstruaĵoj kaj atestoj de la historio en Lichtenberg konserviĝos kunlabore kun la federacio kaj la lando Berlino.
Ni kreos publikajn areojn, kie grafiti-geartistoj povas laŭleĝe praktiki sian arton. Gecivitanoj povos proponi areojn kaj disponigi proprajn.
Publikaj grafiti-areoj malpliigas damaĝon de objektoj pro kontraŭleĝa sprajado kaj malŝarĝas la sekurigan personaron. Ankaŭ, grafitioj aspektas pli bone, se ili estiĝas ne tempopreme.


Publikaj necesejoj

Ni Piratoj postulas pli da publikaj necesejoj en la distrikto Lichtenberg. Ĝuste parkoj kun kradrostaj areoj kaj ilia ĉirkaŭaĵo tiel povas esti tenataj pli puraj. Parkoj estas uzataj de geapudloĝantoj por diversaj libertempaj agadoj kiel piknikoj kaj kradrostado. El tio rezultas problemo forigi ne nur la estiĝantan rubaĵon. Pli da publikaj necesejoj kontraŭagus al tiu problemo.

Libroĉeloj

Ni Piratoj postulas, ke ekzistu pli da libroĉeloj en la distrikto kaj tiuj estu pli prosperigataj de la distrikto. Ni postulas, ke asocioj, kiuj prizogadas tiujn, disponigu financan prosperigon kaj subtenon de la lokaj bibliotekoj. La libroĉeloj estas bona ebleco senkoste disponigi literaturon al ĉiuj homoj. Ĝisnunaj ĉeloj montras, ke tiu koncepto estas tre bone akceptita de la homoj.

Medio kaj naturo

La Piratoj postulas, ke la distrikto Lichtenberg konservas kaj prizorgas verdajn areojn. Verdaj areoj kaj parkoj devas ekzisti plu, ĉar ili estas la verdaj pulmoj de Berlino; samtempe en la parkoj la kultura kaj sociala interŝanĝo devas esti prosperigata, ekzemple per publikaj rostkradaj areoj, kiuj inkluzivas publikajn necesejojn. Ĉar nur en puran parkon la homoj volonte iras. Plue la Piratoj de Lichtenberg postulas, ke ekzistu pli da arboj ĉe la stratoj. Arboj ne nur plibonigas la aeran kvaliton, sed ankaŭ konsiderinde kontribuas al la malgrandigo de la ĉirkaŭa aera temperaturo.

Urba disvolviĝo, konstruado kaj trafiko

Ni renovigos per la rimedoj je dispono antaŭrange la kadukajn trafikvojojn. Ĉe la plukonstruado ni preferas modernajn biciklovojojn. Bicikla altvojreto estu konceptota kaj konstruota, por ke biciklantoj povu rapide kaj sekure transveturi kruciĝejojn.

Sociala loĝejkonstruado

Ni Piratoj postulas pli da prezinda loĝloko en Lichtenberg. Ni volas fortigi la publikan socialan loĝejkonstruadon en la distrikto. Prezindaj loĝejoj estu kreotaj antaŭrange de la urbaj loĝejkonstruadaj kooperativoj.

Konstrugrundo

Ni piratoj subtenas la disponigon de pli da konstrugrundo por konstrui novajn loĝejojn. Loĝejaj novkonstruaĵoj malŝarĝas la streĉitan lumerkaton en Berlino.

Edukado kaj sociala agado

Ni plifortigos la porjunularan agadon en la distrikto Lichtenberg. Ni volas krei novajn junularejojn por prosperigi integriĝon kaj socialan solidarecon. Junularejoj kaj asocioj kunlaboru bone kun lernejoj. Tiel ankaŭ specialaj pedagogikaj kazoj distingiĝas pli bone. Tio ebligas pli intensan prizorgadon.

Socialaj kontaktoj estas gravaj por gemaljunuloj por malebligi soliĝon dum maljuneco. Ni postulas la konservadon de tiaj ofertoj kiel porgemaljunulaj libertempejoj kaj renkontejoj.

Ni subtenas plukonstruon de senbareco en la distrikto, por ke homoj kun kriplaĵoj povu partopreni la socian vivon.

Loĝejproksimaj lernejoj

La distrikto Lichtenberg devas konstrui novajn mezlernejojn. Nur tiel oni povas garantii, ke gelernejanoj povas vizitadi lernejon en la propra distrikto ankaŭ post la baza lernejo. La nombro de gelernejanoj en la distrikto Lichtenberg daŭre kreskas. En la distrikto mankas almenaŭ kvin mezlernejoj. Gimnazioj aktuale estas apenaŭ konsiderataj. Ni Piratoj tre aprobas la novan lokon por mezlernejoj en la Aleo de la Kosmonaŭtoj.

Purigado de lernejoj

Ni Piratoj postulas, ke lernejaj konstruaĵoj kaj necesejoj estu purigataj pli ofte kaj pli zorgeme.

Neniu verbado de la federacia armeo ĉe lernejoj

Ni Piratoj malakceptas verbadon de la federacia armeo ĉe lernejoj. La lernejoj devas memstare kaj kritike informi pri konceptoj kiel militservo kaj metado en la batalon. La metodoj de la federacia armeo kontraŭstaras la edukadan taskon de la lernejoj.

Travideblo

Ni komprenas travideblon kiel devon de la distrikto Lichtenberg. Ni volas, ke ĉiu paŝo ĉe publikaj ofertoj, intertraktadoj kaj kontraktoj publikiĝu. Ĉiu kontrakto ne estu valida, antaŭ ol ĝi publikiĝas komplete. Ĉe malnovaj kontraktoj tio devas esti postintertraktota. Pri ĉiu nova projekto la distrikto devas informi frutempe por ebligi veran gecivitanan partoprenon. La distrikto kontrolas la proprajn kooperativojn por krei travideblon ankaŭ ĉi tie.

Ni publikigos ĉiujn dokumentojn pri kunsidoj de komitatoj, komisioj ktp. senpere. La publiko estu eskludita de kunsidoj nur escepte. Ĉiuj kunsidoj transsendiĝas rekte kaj registriĝas.

Ĉiujn datumojn kaj verkojn, kies kreado estas financita per impostoj, ni publikigos kaj disponigos al ĉiu civitano.

Ĉiu reprezentanto publikigu siajn kontaktojn kun premgrupoj, asocioj kaj organizaĵoj.

Sekureco

Ni subtenos, ke la lando Berlino kreu kromajn laborejojn por urberetaj gepolicistoj. Tiuj geoficistoj konas la urberetojn, servas kiel alparolgepartneroj por apudgeloĝantoj kaj plibonigas la sekurecon surloke.

Pli da personaro por la publika administracio

Ni Piratoj demandas pli da personaro por pulblika administracio en la distrikto Lichtenberg. Pli da personaro sekurigas la publikan prizorgadon kaj plibonigas la laboron de la administracio.

Dimanĉa malfermo de malfruvendejoj

Ni Piratoj prosperigas tion, ke la malfruvendejoj rajtu malfermi dimanĉe. Malfruvendejoj estas parto de la berlina urbereta kulturo kaj mastrumadas grandan parton de siaj enspezoj dimanĉe. Per la aktuala sankcia politiko oni forprenas de la malfruvendejoj gravan parton de ilia ekzista bazo. La urbo Berlino estas konsiderata grandmonda kaj ne rajtas kontraŭstari liberalajn konceptojn.

Centrala aŭtobushaltejo por Lichtenberg

Ni Pratoj prosperigas haltejon por longdistancaj aŭtobusoj en la distrikto Lichtenberg. La longdistanca aŭtobustrafiko pligrandiĝas de kelkaj jaroj. En Berlino la Centrala Aŭtobushaltejo en Charlottenburg estas je la limo de sia ŝarĝkapablo. La homoj en la oriento de Berlino povas atingi ĝin nur malfacile. Plia longdistanca aŭtobushaltejo malŝarĝas la ekzistantan; kaj la longdistanca aŭtobusreto kovras Berlinon pli bone.

Aŭtobuskonekto por laboroficejo kaj aŭtomobila registrejo

Ni postulas aŭtobuskonekton al la laboroficejo de Lichtenberg kaj la aŭtomobila registrejo kaj pli bonan indikon de la piedvojo de la plej proksimaj haltejoj.